[48] Spesmilo
Un
altro tassello della strana storia del movimento: tanto speranzosi da sempre
sono gli esperantisti che hanno voluto creare anche una moneta – lo spesmilo – che intendeva fare capo a una
londinese Ĉekbanko Esperantista.
Lo
spesmilo, oggi
obsoleto, venne proposto come
valuta internazionale nel 1907 da René
de Saussure e fu utilizzato prima della Prima guerra mondiale da
alcune
banche britanniche e svizzere, primariamente dalla suddetta Ĉekbanko
esperantista.
Uno
spesmilo equivaleva a mille spesoj e valeva 0,733 grammi
d'oro.
All'epoca, tale quantità corrispondeva a circa mezzo dollaro
statunitense, un
rublo russo, o 2,5 franchi svizzeri. Si scelse di far sì che il valore
dell'unità monetaria di base, lo speso, fosse sufficientemente
piccolo
da eliminare la necessità di sottodivisioni.
Il simbolo dello spesmilo è un monogramma contenente una S maiuscola corsiva dalla cui estremità nasce una m. Sovente viene sostituito, nei documenti tipografati, dalle semplici lettere Sm, solitamente in grassetto.
Il
nome (dal latino spes, "speranza"; spesmilo significa
“mille
spesoj”) venne scelto a richiamare il
nome stesso dell’esperanto e il concetto di speranza ad esso sotteso.
Come curiosità, si può notare che Spesmilo è divenuto il nome di un software di calcolo per la moneta elettronica bitcoin.
Streboj
al internacia mono
A.
Invento de monunuo esperantista
En
majo 1907, en aparta eldonaĵo de
internacia Scienca Revuo, la ĝenevano Rene de Saussure (1868 - 1943)
publikigis
sian projekton de internacia monunuo. El la franca vorto
"espece" li eltiris la esperantan radikon "speso", kaj per
derivado li ricevis la decimalajn terminojn: spesmilo (Sm), spescento
(Sc),
spesdeko (Sd), kiuj egalvaloris al 1000, 100 kaj 10 spesojn.
La
spesmilo egalvaloris al 0,8 gramoj da karata oro (t.e. 0,917 aŭ 11/12
da pura
oro, aŭ
Al
la sama R. de Saussure la esperantistoj ankaŭ ŝuldas la teorion pri
esperanta
vortkunmetado ("Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto"),
sciencan libron (Geometrio Folietara, 1908) kaj diversajn tradukojn.
Bedaŭrinde, inter la du mondmilitoj Saussure lanĉis novan projekton de
internacia lingvo "Nov-esperanto", kaj li estis eksigita el la
Akademio de Esperanto.
B.
Aplikado al korespondado
La
ĵus fondita UEA (la 28-an de aprilo 1908) propagandis senrezerve tiun
spesmilan
sistemon. La poŝtkartoj, kiujn ĝi eldonis por propra uzo aŭ uzo de siaj
membroj, surhavis presitan poŝtmark-lokon, kun indiko de postulata
afrankoprezo: t.e. 4 spesdekoj.
C.
Apliko al bankoj
Herbert
F. Hoveler (1859 - 1918) multe servis la naskiĝantan movadon. Li
elpensis
"ŝlosilojn" en diversaj lingvoj. La unua aperis en 1905, anglalingva.
En 1912 la ŝlosiloj aperis en 18 lingvoj, kion Hoveler pripagis preskaŭ
tute el
la propra poŝo. En sia libera tempo li fondis ankaŭ esperanto-grupojn
en
Londono, Funchal, Sicilio, Italio, Palestino... Sed ĉefe, dank'al
Hoveler, sub
la kromnomo E. Ĉefeĉ, fondiĝis en 1907 la "ĉefbanko esperantista" kun
sidejo ĉe Merton Abbey, Londono, kaj funkcianta kun korespondantaj
bankoj:
Bankhaus Gebruder Amholf (Drezden) kaj A. Saharov (Moskvo).
Transpagoj
estis faritaj per specialaj ĉekoj, ĉiuj transpageblaj en Londono.
Ekzistas
ĉekoj el ĉekaro simila al la samepokaj (213 x 86 mm), sed redaktitaj en
esperanto kun minimumaj indikoj tamen en la angla, verde presitaj sur
helverda
fono.
Ankaŭ
ekzistis pli lerte elpensitaj ĉekoj laŭ formato 85 x 88 mm, tute
redaktitaj en
esperanto kaj detranĉeblaj. Tiuj ĉekoj surportis la sloganon: Unu
mondo, unu
lingvo, unu mono.
Per
tiuj ĉekoj oni debetis sian konton kaj transpagis en alian konton: tre
oportuna
kaj malmultekosta sistemo inter esperantistoj, kiuj ofte devis pagi
etajn
sumojn por aĉeto de libroj aŭ aliĝojn eksterlanden.
En
1914 la ĉefbanko esperantista havis 730 klientojn en 43 landoj. La
klientoj
montris sian anecon al la banko, stampante siajn korespondaĵojn pere de
stampilo kun sia propra kontnumero.
Serio
da ĉekoj fluis el la "spesmilo": ties koncepto kaptis la intereson de
svisa bankogrupo Schweizeriche Bankverein en 1908 kaj iom poste de
banko Pictet
en Ĝenevo, kaj tiuj du eldonis internaciajn ĉekojn kun spesmila valoro
indikita
en esperanto.
Menciinde
ankaŭ estas, ke en 1912 la medalfarejo Holy Freres en Svisio stampis
arĝentajn
"monerojn" (fakte medalojn, ĉar sen registara egido) de 1 kaj 2
spesmilaj valoroj, memore al la 25-jara jubileo de esperanto kaj kun la
celo
vendi ilin ĉe UK en Berno en 1913. Ŝajnas ke ili ankaŭ intencis eldoni
10-spesmilan moneron el oro, sed tio neniam efektiviĝis.
La
du arĝentaj moneroj presentas sur la averso blazonon, la valoron kaj la
skribon: "Jubileo de esperanto 1887-1912", kaj sur la reverso buston
de d-ro Zamenhof kaj skribon "D-ro L. L. Zamenhof - aŭtoro de
esperanto".
La
1-spesmila monero havis diametron 28 mm, pezis 11 gramojn kaj entenis
11/12 da
arĝento kaj 1/12 da kupro.
La
2-spesmila monero havis diametron 36 mm kaj pezis 22 gramojn de la sama
alojo.
La
nun konataj ekzempleroj de tiuj moneroj ne nombras pli ol kvar – temas
pri vera
raraĵo!
En tiu antaŭmilita periodo la katalogoj de fakaj librovendejoj, la revuabonoj, havis prezojn indikitajn en spesmiloj. La kotizoj al internaciaj esperantistaj organizaĵoj estis pagitaj en tiuj monunuoj, kaj dum Universalaj Kongresoj, de malgrandaj ĝis grandaj elspezoj, eĉ restoraciaj fakturoj, estis pagitaj per tiaj ĉekoj. Tamen ne estas klare kiom longe ĝi funkciis kaj kiom da komerco rezultis.
La unua mondmilito bremsis konsiderinde la aktivaĵojn de la banko, kiu ĉesis funkcii en 1918 pro la morto de Hoveler. Ĉiuj kreditoroj estis repagitaj.
Bibliografia: Wikipedia; http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-050.htm; http://museuesperanto.org/2011/01/13/la-moneda-internacionalDei numerosissimi (e non poteva essere altrimenti…) proverbi dedicati al denaro, eccone una nutrita batteria, che vale anche per domani, quando presenteremo l’economista Reinhard Selten [> 49]:
Al tiu ĉio cedas, kiu monon
posedas [63]
“Ogni cosa si arrende a chi possiede denaro” .
Amo faras ion, mono ĉion [84] “L’amore fa qualcosa, il
denaro tutto”.
Mono estas reĝo, mono estas
leĝo [1552] “Il
denaro è re, il denaro è legge”.
Mono mondon regas [1555] “Il denaro regge il mondo”.
Mono monon naskas [1556] “Il denaro genera denaro”.
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras [1557] “Il denaro non ha odore, la sua origine non dice” (ovvero pecunia non olet…)
Montru moneron, ĉio fariĝos [1565] “Mostra i soldi e tutto sarà possibile”
Oni ne pagas per gloro al sia tajloro [1831] “Non si paga con la gloria il proprio sarto”.
Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas [1841] “Una chiave d’oro apre tutte le porte”.
Per mono eĉ silento fariĝas elokvento [1904] “Col denaro persino il silenzio diventa eloquenza”.
Por mia mono mi ankaŭ estas
barono [2035]
“Per il mio denaro anch’io sono barone”
Por sia oro ĉiu estas sinjoro [2048] “Grazie al proprio oro, ognuno è un signore”.
Riscattiamo, a questo punto, il valore dell’uomo:
Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo [1959] “Meglio un uomo senza denaro, che il denaro senza uomo”.
Vi sono poi due detti che ospitano la parola del giorno: Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras [2344] “Uno spesmilo in più non rompe la tasca” e Spesmilo vojon trabatas [2345] “Lo spesmilo trova (apre) una via”, nel senso che “il denaro abbatte ogni ostacolo”.