[83] Deklaracio pri Esperantismo

 

(Akceptita de la I-a Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer la 9-an de aŭgusto 1905).

Presentato nella prima seduta del primo congresso universale, il 7 agosto 1905, direttamente da Zamenhof e lievemente cambiato dal komitato, il testo che segue fu letto da Boirac e accettato dal congresso nella quinta seduta (il 9 agosto), diventando quasi – come affermò il testimone diretto Adam Zakrzewski - il Credo linguistico esperantista. Fu pubblicato la prima volta nel n. 14 di Lingvo internacia. Riportiamo di sèguito, per maggior comodità, prima la traduzione italiana, nella versione di Vitaliano Lamberti, Una voce per il mondo, Mursia, Milano 1991.


Dichiarazione sull’Esperantismo


Giacché molti hanno una falsa idea sull’essenza dell’Esperantismo, noi firmatari, rappresentanti dell’Esperantismo in diversi paesi del mondo, convenuti al Congresso Internazionale Esperantista in Boulogne-sur-Mer, troviamo necessario – giusta la proposta dell’autore della lingua Esperanto – dare i seguenti chiarimenti:


1. L’Esperantismo è il movimento volto a diffondere in tutto il mondo l’uso di una lingua neutrale umana che “senza cercare di interferire nella vita interna dei popoli e senza mirare a estromettere le esistenti lingue nazionali”, permetterebbe agli uomini di diverse nazioni di comprendersi tra di loro; potrebbe servire come lingua pacificatrice delle pubbliche istituzioni in quei paesi in cui diverse nazionalità contendono tra loro per la lingua. In essa potrebbero essere pubblicate quelle opere che hanno eguale interesse per tutti i popoli. Qualsiasi altra idea o speranza, che questo o quell’esperantista collega con 1’Esperantismo, sarà cosa sua strettamente privata, per la quale l’Esperantismo non risponde.


2. Poiché attualmente tutti gli studiosi del mondo riconoscono che una lingua internazionale può essere solo una lingua pianificata e dato che tutte le numerose prove fatte nel corso degli ultimi secoli sono rimaste allo stato di progetti teorici e che una sola lingua – l’Esperanto – si è mostrata finora effettivamente finita, provata completamente e perfettamente viva, gli amici dell’idea di una lingua internazionale, consapevoli che una disputa teorica non condurrebbe a nulla e che la meta può essere raggiunta solo per mezzo di un lavoro pratico, si sono già da tempo raggruppati intorno alla sola lingua Esperanto e lavorano per la sua diffusione e per l’arricchimento della sua letteratura.


3. Poiché l’autore della lingua Esperanto fin dall’inizio ha rifiutato una volta per tutte ogni diritto personale e ogni privilegio legato a tale lingua, l’Esperanto è di conseguenza proprietà di nessuno sia dal punto di vista materiale che da quello morale. Maestro materiale di questa lingua è l’intero mondo, e chiunque lo desideri può pubblicare in e su questa lingua qualsiasi opera ed usare la lingua per ogni possibile scopo; mentre maestri spirituali della lingua saranno sempre considerati coloro che dal mondo esperantista verranno riconosciuti come i migliori e piú dotati scrittori in questa lingua.


4. L’Esperanto non ammette alcun legislatore personale e non dipende da alcun uomo particolare. Tutte le opinioni e le opere del creatore dell’Esperanto hanno - come le opinioni e le opere di ogni altro esperantista - un carattere del tutto privato e non obbligatorio per alcuno.

Il solo fondamento della lingua esperanto assolutamente vincolante per tutti gli esperantisti è l’opera Fondamento dell’Esperanto, nella quale nessuno ha diritto di fare alcun cambiamento. Chiunque si sottragga alle regole e ai modelli dati nell’opera citata non potrà mai giustificarsi con le parole “cosí desidera o consiglia l’autore dell’Esperanto”. Ogni esperantista ha il diritto di esprimere nella maniera che reputa piú giusta ogni idea che non possa essere opportunamente espressa per mezzo del contenuto del Fondamento dell’Esperanto, cosí come si fa in qualsiasi altra lingua. Tuttavia, per preservare la piena unità della lingua, si raccomanda a tutti gli esperantisti di imitare il piú possibile quello stile che si trova nelle opere del creatore dell’Esperanto, il quale ha lavorato piú di tutti in Esperanto e per l’Esperanto e di esso conosce lo spirito piú di qualunque altro.


5. Esperantista si chiama quella persona che conosce e usa la lingua Esperanto in maniera del tutto eguale, quale che sia lo scopo per cui la usa. L’appartenenza a questa o a quella attiva società esperantista è raccomandabile, ma non obbligatoria, per ogni esperantista.


Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la Internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necese, laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto, doni la sekvantan klarigon:

  1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn" donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povas esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

  2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke Lingvo Internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj faritaj en la daŭro de la lastaj jarcentoj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de Lingvo Internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam delonge ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

  3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala. Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo, kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

  4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto", en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj "tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto". Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en "Fundamento de Esperanto", ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro la plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

  5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

Nell'immagine: Familiari di Zamenhof insieme a Michaux al primo Congresso Universale (da http://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Esperanto).



Sciu funde, sed tenu profunde [2209] “Conosci a fondo, ma conserva (ciò che sai) profondamente”.





 

Federazione Esperantista Italiana

http://www.esperanto.it

Città di Mazara del Vallo

http://www.comune.mazaradelvallo.tp.it

Altro sito

http://